16 punktoj

Dekses punktoj de la Alternativa Dekstro

Celante evoluigi kernan alternativdekstran filozofion kiel bazon por plua ellaborigo.

1. La alternativa dekstro estas parto de la politika dekstro en kaj la usona kaj la eŭropa senco de la esprimo. Socialistoj ne estas alternativdekstraj. Liberaluloj ne estas alternativdekstraj. Komunistoj, marksistoj, marksanoj, kulturaj marksistoj kaj nov-konservativuloj ne estas alternativdekstraj.

2. La alternativa dekstro estas ALTERNATIVO al la ĝenerala konservativa movado en Usono priskribita de Russel Kirk en liaj 10 principoj konservativaj, sed reale malevoluiĝinta al progresivismo. Ĝi estas alternativo ankaŭ al libertarianismo.

3. La alternativa dekstro ne estas defendema atitudo kaj malakceptas la koncepton de malvenko nobla. Ĝi estas antaŭenvidanta filozofio ofensiva, en ĉiu senco de ĉi tiu vorto. La alternativa dekstro kredas je venko per persisti, kaj resti en harmonio kun scienco, realeco, kultura tradicio kaj la lecionoj de historio.

4. La alternativa dekstro kredas ke Okcidenta civilizacio estas la alta pinto de homa atingo kaj subtenas ĝiajn tri fundamentajn pilierojn: kristanismon, la eŭropajn naciojn kaj la heredaĵon grek-romian.

5. La alternativa dekstro estas malferme kaj ĵurinte naciisma. Ĝi subtenas ĉiajn naciismojn kaj la rajton de ĉiuj nacioj ekzisti, homogene kaj ne koruptita de fremda invadado kaj enmigrado.

6. La alternativa dekstro kontraŭas tutmondismon. Ĝi kontraŭas ĉiajn grupojn laborantajn por tutmondismaj ideoj aŭ celoj.

7. La alternativa dekstro kontraŭas egalismon. Ĝi malakceptas la ideon de egaleco samkiel ĝi malakceptas la ideojn de unukornuloj kaj leprekonoj, notante ke homa egaleco ne ekzistas en ia ajn observebla formo, ĉu scienca, leĝa, materiala, intelekta, seksa, aŭ spirita.

8. La alternativa dekstro subtenas la sciencan metodon. Ĝi akceptas la nunajn konkludojn de la scienca metodo, tamen komprenante ke a) ĉi tiuj konkludoj estas eble ŝanĝotaj, b) la sciencistaro ne estas imuna kontraŭ korupteco, kaj c) tiel-nomata scienca konsento ne estas bazita sur la scienca metodo, sed demokratio, kaj ĉi tial estas esence nescienca.

9. La alternativa dekstro kredas ke identeco > kulturo > politikoj.

10. La alternativa dekstro kontraŭas la regadon aŭ dominadon super iu ajn indiĝena etna grupo de alia, speciale en la hejmlandoj de la dominataj popoloj. La alternativa dekstro staras kontraŭ neindiĝenaj grupoj kiu prenas al si troan influon en iu ajn socio per nepotismo, tribismo aŭ iel ajn.

11. La alternativa dekstro komprenas ke diverseco + proksimeco = milito.

12. Ne gravas al la alternativa dekstro, kiel vi opinias pri ĝi.

13. La alternativa dekstro malakceptas internacian liberan komercon kaj la liberan movadon de homoj necesa por libera komerco. La bonaj efikoj de enlanda libera komerco ne evidentigas bonajn efikojn de internacia libera komerco.

14. La alternativa dekstro kredas ke ni devas sekurigi la ekziston de la blanka popolo kaj estontecon por blankaj infanoj.

15. La alternativa dekstro ne kredas je la ĝenerala plejalteco de iu ajn raco, nacio, popolo, aŭ subspecio. Ĉiu raso, nacio, popolo kaj homa subspecio havas proprajn fortojn kaj malfortojn, kaj posedas la suverenan rajton loĝi senĝene en sia preferata gepatra kulturo.

16. La alternativa dekstro estas filozofio kiu deziras pacon inter la diversaj popoloj de la mondo kaj kontraŭas militojn por trudi la valorojn de unu nacio al alia, kaj ankaŭ klopodojn formortigi individuajn naciojn ĉu per milito, gentomurdo, enmigrado, aŭ genetika similigo.

RESUME: La alternativa dekstro estas okcidenta ideologio kiu kredas je scienco, historio, realeco, kaj la rajto de ĉiu genetika nacio ekzisti kaj sin regi laŭ siaj propraj interesoj.